Zamenhoftago en Berlino 2014

Ĉi jaran Zamenhoftagon ni celebris kune kun germanaj esperantistoj en Berlino, laŭ invito de nia amiko Ronald Schindler. Tien nia 15 persona grupo da ŝĉecinaj esperantistoj alvenis 29-an de novembro.

IMGP0002

Ronaldo
Ronaldo

Antaŭ solenaĵo de la renkontiĝo ni sukcesis iomete viziti la urbon, kaj Andreo Basista montris al ni kelkajn interesajn lokojn, kiujn ni ankoraŭ ne konis.

Andreo rakontas pri Berlino
Andreo rakontas pri Berlino

La festa renkontiĝo sub gvidado de Ronaldo okazis en bele ornamita salono de kulturcentro “Orangerie”. La unuan parton de programo plenumis Fritz Wollenberg, kiu lerte kaj vere profesie prezentis partojn de teksto, fotojn, kaj historiajn eventojn el notoj de sia libro, sub titolo: “111 jaroj de Esperanto en Berlino kaj Brabdenburgio”.

Fritz Wollenberg
Fritz Wollenberg

 

Estis agrable por ni vidi, ke ankaŭ niaj vizitoj iĝis fotitaj kaj priskribitaj en tiu kroniko. La dua parto estis pola. Nia amiko Edward Jaśkiewicz konata kiel E-poeto kaj tradukisto kun granda ĝojo kaj fiero informis ĉiujn pri grava evento por pola kaj samtempe tutmonda esperantistaro, ke la 20-an de novembro de la 2014 jaro dank’ al iniciato de Pola Societo EDE-PL, en kiu plej gravan gvidrolon ludis pola senatano prof. d-ro Edmund Wittbrodt kune kun s-ano Kazimierz Krzyżak kaj kun apogo de multnombra grupo da subtenantoj de Esperanto. Rezulte de tio, la ministrino pri kulturo prof-ino d-rino hab. Małgorzata Omilanowska akceptis apogon de kapitulo de tiu Ministerio kaj tiun proponon subskribis. Tiamaniere  Esperanto iĝis enskribita sur landan liston de nemateria heredaĵo de Pollando.

Edo Jaśkiewicz
Edo Jaśkiewicz

Gravas mencii, ke ni ŝĉecinanoj ankaŭ kontribuis al tiu ĝojiga evento per kolektado de multaj subskribaj apogoj, inter aliaj ankaŭ per subtenvoĉo de prezidanto de la urbo Ŝĉecino – Piotr Krzystek.

Irena kun polaj bonbonoj "krówki"
Irena kun polaj bonbonoj “krówki”

Dum paŭzo ni povis viziti E-jubilean ekspozicion sur balkona galerio kaj trarigardi librojn en la libroservoj, kiun kiel kutime gvidis Johanno Pachter.

libroservo
libroservo
Irena kun reklamilo de nia klubo.
Irena kun reklamilo de nia klubo.
IMGP0008
Karolina

20141129-PA-IMG_8741

Vestibla kafejo ofertis trinkaĵojn kaj manĝetojn en tute tolereblaj prezoj, do ni volonte ĉe la kafo babilis kun niaj germanaj amikoj. Evidente ne povis manki komunaj fotoj kaj interŝanĝo de  donacetojn. Bedaŭrinde agrabla babilado, kiel ĉiam daŭris tro longe, do ni ne sukcesis jam spekti filmon pri rajtoj de afrikaj infanoj (pardonu Ronaldo).

bablidao
babilado 🙂
komuna foto
komuna foto

Dum adiaŭo ni invitis ĉiujn geamikojn viziti nin en aprilo kaj partopreni Ŝĉecinan Esperanto Printempon.