Historio post 1956

 

50 – JARA JUBILEO

 

Kiam fondiĝis nia Filio,

ni ne imagis ja eĉ pri tio,

ke ĝi plenkreskos al tia stato

kaj jen rezulto kaj la konstanto.

 

Oni ja devas mencii tion,

ke ni posedis preskaǔ nenion,

nek la meblaron, nek propran lokon

de kontraǔuloj nur la primokon.

 

Tamen ni daǔre kontraǔbatalis,

pro tio rondo nia ne falis.

Ankaǔ deziras nun mencii

Pri tio, kion ni devas scii,

 

ke dank’al nia samideano

Jan Maziakowski – la veterano

– naskiĝis nia Fili’ ŝĉxecina

infano febla tamen obstina.

 

Kaj estas fakto nerefutebla,

Ke infan’ tiu estis tre febla

kaj certe mortus per mort’ natura

ne ĝisvivante al aĝ’ matura.

 

Sed ĝi ne mortis, nur disvolviĝis

kaj 50-jara hodiaǔ iĝis.

Nun mi mencios por la memoro,

ke ĝin vivtenis grava faktoro,

 

kiun animon donis senmortan,

kaj al ĝi kreis la bazon fortan.

Tio ja estis la kursogvidadoj

de l’estimataj gekamaradoj,

 

de nia kara Stenjo Palica

– el plej fervoraj la unuvica,

la plej multjara prezidantino,

l’anim’ de klubo-guvernantino.

 

Ankaǔ Ogiński eksprezidanto

komplezis bone por esperanto,

Staĉjo Gończaruk – la „vagabondo”

Tre Estimata en nia rondo,

 

Miła Kolińska tre laborema,

Ziuta Dołgowska ĉiam helpema

kaj Jaĉjo Karwik – la meritplena

Pro dekoraĵoj ja kun Helena,

 

Ankaǔ meritas laǔdon aliaj

Samideanoj fervoraj, niaj

Ĉar dank’al tiuj samideanoj,

kiuj laboris streĉe per manoj,

 

Per menso, korpo, ankaǔ anime

sindone al movad’ senlime,

nun jam 50-ka pasis jaraĝo

de l’asocio kun la omaĝo.

Verkis: Edward Jaśkiewicz

 
 

S K I Z O

de ĜENERALAJ TRAJTOJ de AGADO de PEA – Filio Szczecin

en la jaroj 1956 ĝis la 2006.

 

 

Prilaboro sur bazo de kronikoj de PEA – Filio Szczecin, revueto

„Verda Ŝĉecino“, aliaj dokumentoj kaj rememoroj de niaj membroj.

 

Ekesto de Esperanto-Rondo en Ŝĉecin datiĝas de vintro de 1956-a jaro /februaro/. Iniciatoris ĝin Jan Maziakowski la antikvaĵisto. Ĝi apartenis tiam komence al vroclava regiono kaj estis subordigita al Filio Vroclavo, kies la estraro /de tiama rondo/ estis:

Jan Maziakowski, Jerzy Ogiński, Kurt Prabucki kaj Bogdan Frankiewicz. Inter membroj estis ankaux studentoj.

Dum unuaj monatoj la laboro konsistis el varbado de membroj kaj konatigo ties kun esp. movado, kiu en 1956-a jaro komencis sin disvastigadi ĉiam pli kaj pli. Daǔris tiam zorgoj pri organizo de ŝĉecina filio.

 

La unua kunsido de organiza komitato okazis en la 21.03.1956 en Dom Książki, /librejo/, ĉe al. W. Polskiego nr 38. La Filio registriĝis en P.M. Nacia Konsilantaro sub nr-o 17 de Sociaj Organizaĵoj. La Komitato konstituiĝis la 21-an de Majo 1956. En Majo 1957 okazis ĝenerala kunveno, dum kiu oni elektis novan estraron, jen ĝi:

Jerzy Ogiński- Prezidanto,

Stefan Poślednik – Vicprezidanto,

Stefania Palica – Sekretario,

Stanisław Gończaruk – Kasisto.

La Filio de komenco ne posedis propran ejon, do agis gasteme ekz. ĉe:

“Dom Książki” /librejo/, Instrumetodika centro de Fakinstruado, Junulara Palaco de Kulturo, kafejo “Esperanto”, „Reĝa Pordego”, Kastela kafejo, „Garnizona Klubejo de Pola Soldataro”, „Verda Kelo”, Asocio de Blinduloj, Asocio de Kamparana Junulara, urbaj kafejoj kaj lastatempe klubejo PTTK

/Pola Landkoniga Turisma Societo/.

 

La ĉefa tasko de Filio de PEA estas agadgvidado laǔ principoj de statuto de PEA kaj jenaj specifoj:

1/ propagado de ideo de internacia lingvo – esperanto,

2/ informado al socio pri esenco de lingvoj baroj, pri edukaj kaj utiligaj

valoraj de esperantismo,

3/ instruado de la lingvo esperanto,

4/ kontentigo de bezonoj por esperantistaj medioj en sfero de perfektigado de

lingvo-kono, disvolvigo de esperanto-kulturo kaj eksterlandaj kontaktoj,

5/ utiligo de esperanto por popularigo de historio, pola kulturo kaj scio pri nia

regiono en eksterlando.

La unua informrenkontiĝo kun ŝĉecinaj loĝantoj okazis la 5-an de septembro de 1956j. kaj evidentiĝis tre interesa. En la unua provizora ejo de Filio, kiu situis en „Dom Książki” /librejo/ ĉe al. Wojska Polskiego 38 inaǔguris sian komencon la unua kurso de esperanto.

 

De tiu momento la ŝĉxecina Filio de PEA organizadis kursojn, prelegojn kaj renkontojn kun reprezentantoj de PEA el Pollando kaj eksterlandanoj.

En nekstaj klubejoj de Filio Ŝĉecin plu okazadis ĉiumerkredaj kunvenoj, kiuj ebligis ankaǔ sisteman kontinuadon de esp. kursojn.

Oni organizis la kursojn por komencantoj kaj progresintoj, konversaciajn kaj renkontoj por partoprenantoj de korespondkursoj. Oni aranĝis ilin en tiuj ejoj kiel ekzemple: Elementaj Lernejoj, Mezlernejoj, Fervoista Teknikumo, Gastronomia Teknikumo, Lernejo pri Nutrado WSS, Medicina Mezlernejo,

Aǔtomobilklubo, en studentaj medioj de Ŝĉecina Politekniko kaj Pedagogia Altlerjnejo.

Oni organizis ankaǔ kursojn por blinduloj kaj instruistoj.

Instruista sekcio organizis adeptanaron por kursoj kaj sur bazo de klerigo permeso de Kuratorio eldonadis atestilojn de kursofiniĝoj.

Organizis Ekzamenan Komisionon kaj gvidadon de la kursoj far veraj instruistoj esperantistoj dank’al kio kelkaj niaj membroj ricevis ŝtatajn kvalifikojn por esperanto-instruado.

Tiel nomatan „lingvan Angulon” oni popularigis en urba gazeto „Kurier Szczeciński”. Ĝi enhavis bazon de esperanto-gramatiko.

 

Plue aperas esperanto-rondoj kiel: Esperanto Rondo ĉe PTTK /Pola Societo de Turisma Landkono/, Fervojista Rondo, Esperanto Rondoj en Świnoujście kaj Stargard, esperanto-sekcio en Junulara Palaco.

Far instruado de lingvo esperanto oni ampleksis ŝĉecinan vojevodion: Międzyzdroje, Maszewo, Łobez, Goleniów, Stargard Szczeciński, Nowogard.

En kadroj de internacia kunlaboro niaj esperantistoj gvidis kursojn en:

Stralsund,Dresdeno, Finnlando, Svedio, Neubrandenburgo.

 

Sur la domeno de esperantlingva instruado tre grandajn meritojn havas:

Jerzy Ogiński, Stefania Palica, Miłosława Kolińska, Janina Czeraszkiewicz, Alfred Wojnowski, Ireneusz Wilczyński, Jan Karwik, Kurt Prabucki, Stanisław Gończaruk, Henryk Barański, Sławomir Lenczewski, Wiesław Dyduch, Ryszard Kamiński, Janina Szymczyk, Henryk Grabowski, Józefa Dołgowska, kaj aliaj.

 

Por popularigo de la lingvo internacia kontribuis propagando en formo de sistemaj anoncoj en ĉiutaga gazetaro: Kurier Szczeciński, Głos Szczeciński, Dziennik Bałtycki kaj Radio Szczecin, kiuj publikis kaj sukcese emitadis plurajn intervjuojn kaj anoncojn pri kursoj, klubagadoj, pri cxiuj esperantistaj datrevenoj, sociaj agadoj de esp. aktivuloj kaj notis informojn pri merkredaj kunvenoj kun ilia temaro. Oni informis ankaǔ pri esperanto – feriadoj samtempe invitante al partopreno en ties renkontoj simpatiulojn de internacia lingvo.

En la jaro 1961 Jan Karwik konata esperantisto iĝas la radiokorespondanto en la lingvo esperanto ĉe Pola Radio Gdańsk kaj ĉiulunde disaǔdigataj estis jenaj radioelsendoj: „El Ŝĉecin parolas Jan Karwik“, en kiuj li informis pri gravaj klubaj eventoj.

La alia formo de popularigo de esperanto estis ĉiujare organizado kaj funkciado de esperanto – literaturo – standoj okaze de la Libro kaj Gazetaro-Tagoj kun ebleco de aĉetado ties.

 

Dum multaj jaroj estis organizitaj ekspozicioj je esp. temaro en la vitrinoj: librejo „Swiatowid“, antikvaĵejo „Dom Książki“, klubejo de Internacia Libro kaj Gazetaro kaj konstantaj ekspozicioj ĉe fenestroj de PTTK-Klubejo, en ekspoziciejo ĉe str.Jagielońska, reklamkonstruaĵo kun informo pri esperanto ĉe PKP Stacidomo Dąbie kaj Sportstadiono de Pogoń-Klubo.

 

Plua, grava festena evento estis malkovro de memortabulo en Kikorze, en pola kaj esperanta lingvoj okaze de 500-jara datreveno de naskiĝo de Nikolao Kopernik /1473 – 1973/. Sur la tabulo oni situis surskribon, ke en tiu ĉi loko trapasas la 15-a meridiano.

 

Laǔ iniciatoj de ŝĉecinaj esperantistoj unu el urbplacoj ricevis nomon Zamenhof kaj ĉe la str. Monte Cassino 13/14 ŝĉecinaj esperantistoj okaze de 100-jara datreveno de esperanto situis ŝtonegon kun bronza tabulo kies subskribo tekstas; 100 jaroj de Esperanto.

Nomo de la placo kaj memorŝtono ĝis listigitaj en kategorio /0/, kiel objektoj historiaj ligitaj kun Ludoviko Zamenhof.

 

En la jaroj 1973 dank’al penoj de ŝĉecinaj esperantistoj ekestis kafejo „Esperanto“, kie okazadis diversaj asociaj solenaĵoj kaj renkontiĝoj kun eksterlandaj esperantistoj prezentataj prelegojn en esperanto kun pollingvaj interpretadoj. Ili vekis grandan interesiĝon de aǔskultantoj, ne eblas nomi ĉiujn meritajn personojn.

Precipe meritplena por nia Filio estis Aǔstro Hugo Kraus, kiu faris multe da prelegoj kun belegaj diapozitivoj. La temaro estis diversspeca, kiel ekz. „Venko de reĝo Sobieski ĉe Vieno“, „Vojaĝo laǔ rivero Danubo“, „Muzeoj de Florenco“ ktp.

Inter aliaj prelegantoj estis jenaj: Japano – T. Kavanishi, Amerikano – Henry B. Milsted, Greko – G. Griniastas, Germano el Berlino – Rudi Graetz, Werner Borman el Hamburgo kaj aliaj.

La signifoplena atingo de ŝĉecina Filio estas disvolvigo de kulturkleriga

kunlaboro inter landaj kaj eksterlandaj esperanto – organizaĵoj.

Oni ligis individuajn kaj grupajn kontaktojn kun esperantistoj el: Bulgario, Rostock, Schwerin, Stralsund, Riga, Tallin, Gyula, Varpalola /Hungario/, Turku /Finlando/, Vieno, Goteborg, Novzelando, Litovio, Anglio, Neubrandenburgo k.a.

La grandaj eventoj por nia Filio estis solene organizitaj du Tutpollandaj E. Kongresoj; la XIX-a en la jaro 1976 kaj la XXII-a en 1984.

Ekde 1972 jaro dum kelkaj jaroj oni organizis Printempajn Renkontiĝojn de esperantistoj el la Ŝĉecina regiono t.n, /“El Ŝĉecina Tero“/ kun eksterlandaj gastpartoprenantoj.

La jubileoj de datrevenoj de nia filio estis festataj eksterordinare solene kun ĉeesto de aktoroj el ŝĉecinaj teatroj kaj kun akompano de invititaj gastoj.

Ŝĉecinaj esperantistoj partoprenis naciajn festojn kiel: datrevenoj de liberigo de Ŝĉecin far Soveta Armeo – ĉi okaze la membroj de nia filio partoprenis marŝojn organizitajn far PTTK laǔ t.n. „vojo de liberigo“.

Dum unuamajaj paradoj la ŝĉecinaj esperantistoj marŝantaj laǔ urbaj stratoj portadis transparentojn kun surskribo „Esperanto“.

 

Post politikaj ŝangxoj – kaǔze de strikoj – oni metadis la florkronojn ĉe tabulo dediĉita memore al pafitaj ŝipfaristoj. Oni aktivadis ankaǔ kolektojn da mono- en propra medio – por noblaj sociaj celoj: – Centro; por Infansano, konstruado de Hospitalo – Monumento, rekonstruado de la Reĝa Kastelo en Varsovio.

La datrevenojn de naskiĝo kaj morto de Ludoviko Zamenhof, ankaǔ de lingvo esperanto oni festis tre solene. Dum 49-a datreveno de morto de L. Zamenhof en Kastelo de Pomeriaj Princoj la ŝĉecina koruso el Politekniko kantis en la lingvo internacia esperanto himnon „La Espero“.

 

Ŝĉecinaj esperantistoj ekde 1971 ĝis 1977 kaj de 1992 dum multaj jaroj kun granda sukceso organizis Internaciajn Esperanto Feriadojn en Międzyzdroje kunlabore inter Turisma Komunumo „Gromada“ kiuj ĝuis aprobon precipe inter eksterlandaj gastoj.

Estis organizataj ankaǔ karnevalaj baloj kun kotilionoj kaj dancgvidantoj.

Tiuj baloj ĝuis grandan sukceson.

 

La esperantistoj de PEA – Filio Ŝĉecin partoprenis en dekoj da landaj kaj eksterlandaj solenaĵoj kaj esperantistaj aranĝoj en landaj kaj Universalaj E. Kongresoj. Ankaǔ dum multaj jaroj partoprenis la internaciajn esperanto-feriadojn organizitajn en Pollando kaj en eksterlando.

 

Honore al 44-a UK en Varsovio en 1959 oni eldonis informlibreton sub titolo “Nia Belega Ŝĉecin”, en kiu W. Myślenicki priskribis atingojn de nia regiono kaj Jerzy Ogiński tradukis en esperanton. La libretojn oni disdonis al partoprenantoj de la 44-a UK en Varsovio.

El nia medio devenas du poetoj verkantaj poeziaĵojn oryginale en esperanto. Unu el tiuj tradukas /esperantigas/ ankaǔ el la naciaj: pola, rusa kaj ukraina.

 

Jan Karwik eldonis volumeton da poeziaĵoj sub titolo „Eroj”, enhavanta komikpoemetojn, satirojn, pripensojn” lirikon kaj aliajn. Monatrevuo la „Verda Ŝĉecin” redaktita kaj eldonita de kol. J.Karwik ĝuis grandan aprobon kaj mendadon el inter enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Ĝi enhavis esperantistajn raportaĵojn, lingvan anguleton, kuriozaĵojn el kluba vivo, anoncojn, skizoplanojn de asociaj agadoj, humuraĵojn, intervjuojn kun personoj de esperantista movado k.a.

 

Edward Jaśkiewicz eldonis tri esperanto-volumetojn da poeziaĵoj originale verkitajn kaj esperantigitajn el lingvoj: pola, rusa kaj ukraina. La unua kaj la dua estis en esperanto kaj la tria estas en esperanto kaj pola.

Krom tio li verkis kelkajn tekstojn de esperantokantoj kaj esperantigis pli ol 40 kantojn el supre menciitaj naciaj lingvoj. Li verkis t.n. Esp. Feriadan Himnon, kiun kantis partoprenantoj de Esperanto Feriadoj en Międzyzdroje – devenantaj el pli ol dek landoj – dum sep jaroj t.e. ekde 1971 ĝis la 1977.

 

Dum 50 jara agado de Filio Ŝĉecin multe da membroj ricevis titolon de Honora Membro de PEA, Instigon de Merita Esperantisto, Insignon de Pomeria Grifo, medalon de 40-a jaraĝo de PPR /Pola Popola Respubliko/, Oran Meritkrucon de Honora Kulturaganto, Oran turisman Insignon de Kavalira Kruco kaj multajn aliajn insignojn kaj diplomojn.

Eksprezidantino de Filio de PEA Miłosława Kolińska nuntempe loĝanta en Nederlando restis Honora Membro de UEA.

 

Jena skizo ne pretendas al kompleta ilustrado de ŝĉecina filio-aktivado de PEA kaj ties atingoj, sed pli ĝuste vekas kontemplacion pro multaj notoj de Filia Kroniko dank’al persistaj klubaj kronikistoj, precipe al Stefania Palica, Józefa Dołgowska, Honorata Dejneka k.a.

 

 

Prilaboris: Lidia Bogusz

Polan tekston esperantigis: Edward Jaśkiewicz